10.24.09
La spuro de Katalunio en la mondo
“La katalunaj institucioj kiuj disvastiĝis tra la mondo kapablas alkomuniki la taskojn, kiujn ili faras, sed ili ne scipovas klarigi el kie ili venas”, asertas la prezidanto de Focir, Mònica Sabata.

Kun la celo analizi la internacian atingopovon de Katalunio kaj la gravecon de la amaskomunikiloj pri ties diskonigo, la Federacio de Katalunaj Organizaĵoj Internacie Rekonitaj (FOCIR), ariganta kvardek instituciojn ĉeestajn ekster Katalunio, okazigis labortagon. En ĝi partoprenis ĵurnalistoj, institucianoj kaj pli ĝenerale asocioj cele klarigi tion, kio la “Kataluna marko estas”. La partieca bildo kiun kelkaj internaciaj amaskomunikiloj konstruis koncerne Katalunion pretekstis por organizi la hodiaúan labortagon, naúan de la Federacio. “Ni konscias ke estas 182 katalunaj institucioj havantaj internacian dimension, tio estas, oni efektivigas multajn eksterlandajn agadojn sed malfacilas, opinie de la plimulto de institucioj, doni la saman komunan bildon”, diras Sabata, prezidanto de FOCIR. Laú ŝi, la eksterlanda komunikado estas unu el la mankoj malkovritaj de institucioj laborantaj pri kampoj tiel malsamaj kiel la kulturo, la edukado, la homaj rajtoj aú la subtenebla disvolviĝo. “Ĉiuj kapablas komuniki la taskojn kiujn ili faras, sed ili ne scipovas klarigi el kie ili venas, ĉar la ŝtata referenca kadro estas tro forta”. Tial FOCIR intencas analizi kiel la komunikiloj povas helpi skizi bildon.
La marko Katalunio en tri punktoj:
Kun la celo estigi priparoladon kaj pripensado de la koncepto “marko Katalunio”, FOCIR dividis la labortagon en tri partojn. La unua koncentriĝas pri la politika flanko de la internaciiĝo kaj estas traktata de la komunikaĵo de Jordi Fortuny, ĝenerala direktoro de Entreprena Divastigo de la Kataluna Registaro, Lluís Juste de Nin, delegata konsiliano de Armand Basi kaj Aleix Clarió, respondeca pri komunikado de la Kataluna Nacia Junulara konsilantaro. La dua utilos por ekkoni la bildon spegulatan de eksterlandaj komunikiloj en Katalunio kaj en ĝi partoprenos eksterlandaj korespondantoj de gazetoj kiel “Financial Times”, Frankfurter Allgemeine Zeitung” aú “Newsweek Polska”. La lasta programero baziĝas sur dialogo inter la ĵurnalistoj kaj la katalunaj institucioj por starigi la defiojn pri la komunikaj politikoj de ties organizaĵoj. Partoprenos, inter aliaj, Rita Marzoa, Ferran Espada kaj Vicent Sanchís, FOCIR). “La celo de tiuj debatoj, kiuj estos publikigitaj, estas aperigi freŝajn ideojn por estontaj projektoj”, asertas Sabata. Por la momento pli ol okdek homoj, inter kiuj membroj de aliaj institucioj, partoprenos en la diskutoj.
La eblecoj de Focir:
La lastan jaron FOCIR kreskis de 28 al 40 membroj. “Nia kreskopovo estas ega”, asertas Sabata kaj ŝi certigas ke tiu pligrandiĝo devas esti sekvata de novaj servoj kiel trejnado, priparoladoj kaj kunplanigo.
Fonto: tradukaĵo el Vilaweb