Oktobro 25, 2009
Okcitanio manifestacias
Homamasa manifestacio en Karkasono por la rajtoj de la okcitana lingvo. Tridek mil manifestaciantoj postulis ĝian oficialecon.
La hieraúa manifestacio “Anem Òc” -ni iru, jes!- en Karkasono defende de la okcitana lingvo estis granda sukceso. Ĉirkaú tridek mil manifestaciantoj, alvenintaj de ĉiuj teritorioj kie oni parolas la okcitanan, kiel la franca ŝtato, Valo de Arano, la itala ŝtato, kaj el regionoj kie oni parolas la katalunan, ĉefe el Norda Katalunio (parto de Katalunio aneksita al Francio en 1659) trapaŝis la stratojn de la vilaĝo kaj fine enmarŝis la Malnovan Urbon de Karkasono. Ili postulis ke la okcitana fariĝu oficiala, estu lerneje instruata kaj ĉeestu la amaskomunikilojn.
Tiu ĉi estas la dua manifestacio pro la okcitana okazinta en Karkasono kaj pli sukcesa ol la unua. En tiu manifestaciis la duono da homoj (dek mil). Inter la partoprenantoj marŝis Jean-Claude Pérez, urbestro de Karkasono, la registara ĉefo de Valo de Arano, Francesc Boya, la prezidento de la Federacio de Nordkataluniaj Institucioj, Hervé Pi.
La evento estis kunvokita de la Instituto pri Okcitanaj Studoj, Felibrege, FELCO, Calandreta kaj Òc-Bi kun la celo ke la franca registaro adaptu sian leĝaron al la okcitanaj bezonoj.
La mobilizado havis ankaú festan flankon ĉar samtempe okazis multaj aranĝoj kiel merkato pri okcitanaj produktoj kaj muzika festivalo, en kiu partoprenis Joan-Francès Tisnèr, Claudi Martí, Eric Fraj, Lo Pagalhós.
Fonto: tradukaĵo el Vilaweb